KIU KONIS BOSKO NEDELKOVIĈ? de Samideano (Giuseppe Campolo)

ELTIRAĴO:
_____________

 

Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?

Antaŭparolo

“Kiu konis sinjoron Bosko Nedelkoviĉ?” estas netipa romano, miriga en ĉiu ĉapitro, en ĉiu paĝo, kun apartaj personoj, forte karakterizitaj kaj ĉiam interesaj. Kronologiaj kaj geografiaj flugadoj, fervora imagokapablo kaj saltoj en la superrealon, orkestras specon de esprima sorĉo, en etoso de pajna spiriteco, kiu naskas vere poeziajn vortojn.
Ĉi tie la kanonon de Croce pri la stila unueco oni defias kaj konfirmas samtempe. En la romano estas enmetitaj la rakontoj de ja dek kvin malsamaj aŭtoroj, kun ilia tuta aparta vario; kaj tamen, ili estas majstre kunigitaj per iu fadeno, kiu kudras fantazie kaj lerte, kaj iĝas ununura rakonta korpo solida kaj ekzempla, riĉa kaj originala. Kvazaŭ la realo estus eksplodinta en siaj senkoheroj kaj poste estus rekunigita demiurge en iu nova kosmo. Iu literatura eksperimento riska sed perfekte sukcesa, kun emocio, kvazaŭ triobla mortosalto. Giuseppe Campolo, kiu estas ĝia magia plektanto, ne estas nova en tiuj ĉi surprizoj fascinaj, kaj, ne nur el la literatura vidpunkto, heterodoksaj.
Admirinda kiel, en la plekto rigore rakonta kaj en la plaĉaj dialogoj, estas harmoniigitaj, kun ekvilibraj kaj delikataj lirikaj tonoj, prikonsideroj, kiuj tuŝas, kun kritika, areojn, kuj ni difìnus sociaj, filosofiaj, metafizikaj; kaj tio sen ombro de retoriko, de trivitaj esprimoj, sed kun rafinita stila virtuozismo. Eĉ tie, kie, pro mensa dispeciĝo, li transpasas en areojn, kiujn kutime oni konceptas abstrakte kaj nebule, atingas nin vizioj de aliaj konsciencaj spacoj kaj supermondoj en efektivaj kinosekvencoj, kun specialaj artifikoj.
AMERIGO IANNACONE

 

 

1

ALVOKO miksita kun nostalgio kaj espero, speco de preĝo al nekonatuloj reeĥis en la interreto dum longa tempo, ĝi estis lanĉita de nekonata viro pere de Vizaĝlibro: temis pri iu Sinjoro Samideano. La alvoko konsistigis, se tiel diri, la komencon de la rakonto kiun oni ĉi tie verkas, kaj, sekve, ni ĝin fidele transskribas ĉi tie.
Jen ĝi:
Jam antaŭ multaj jaroj, kiam la tut-tera-teksaĵo aŭ TTTejo ankoraŭ ne superregis, alvenis al mi stranga kaj interesa multobigaĵo; ĝi estis subskribita de iu Bosko Nedelkoviĉ. En ĝi li priskribis ampleksan filozofion pri individua libereco, ekster la tradiciaj skemoj, sed rava pro iu ajn kongrueco al konfuzita, nerezistebla kaj frustraciita sopiro, kiu stamfis en mia juna animo. En ĝi travidiĝis ne ordinara psiĥa kompreno kaj ĝi lanĉis la miraĝon de utopia medio kun profunda kaj reciproka komprenemo inter la estaĵoj.
Certe li ne povis substreki ĉiun vidpunkton pri la civitana vivo en malmultaj paĝoj; kaj, do li lasis kelkajn demandojn. Sekve mi decidis skribi responde al li, por demandi al li ion ajn kaj, mi rememoras, por eldiri kun mia granda intereso kion ĉiu el ni estus devinta pagi per psiĥaj ŝiraĵoj al la sama rajto de la aliuloj eniri tion, kion li indikis kiel substancan reordigon de la subjektiva loko.
La respondo alvenis sufiĉe abrupte. Ne estis rekte Bosko kiu ĝin skribis, sed estis ĵurnalistino kiu opiniis miajn konsiderojn aparte sentoplenaj kaj tial ŝi deziris min koni persone. Mi neniam sukcesis kompreni ĉu Nedelkoviĉ estis gravulo elpensita de Alenjo Onjali por plenumi socisciencan esploron, aŭ ĉu, kiel ŝi diris al mi, li estis vera slava sinjoro kiu estis loĝanta dum mallonga tempo en Italujo, kaj kiun ŝi havis la ĝojon ekkoni kaj el kiu ŝi ricevis la kontaktaktadresojn, inter kiuj estis ankaŭ la mia, kaj lian verkaĵojn antaŭ lia foriro.
Kian influon havis sur mia printempa menso kaj sur mia sentmaniero la intimecon kun tia trankvilega sinjorino estas longa, delikata kaj kompleksa rakonto, eĉ se mi ne povas aserti ke temas pri alia rakonto, kiel oni kutimas diri kiam oni volas silenti pri io. Estas intrigo, kiun mi ankoraŭ malplektas en la flustrado, mi ne scias el kiom kaj kiaj planoj de mia konscio.
Mi min demandas ĉu iam Bosko revenis. Ĉu ankoraŭ liaj adeptoj aŭ kleriĝintaj uloj, kiujn li lasis ĉi tie, ankoraŭ kultivas kiel mi nostalgion pri tiu komunumo kiun li opiniis eblan kaj kiu ekster la ununura ekzemplo de la ĵurnalistino, mi en neniu alia homo iam vidis aperi. Kaj mi prefere konstatis, kiel la liberoj de la individuoj ĉiam pli kontrastas kun tiuj de la aliuloj, kaj, do ili estas kontraŭaj al tiuj lanĉitaj fare de Bosko. Verŝajne mi tion kuraĝas opinii, Bosko Nedelkoviĉ estis kaŝnomo elpensita de tiu virino kiu instruis al mi kiamaniere malligi la intimajn streĉitecojn kaj kiu verŝajne estas nun jam perdita por ĉiuj. Aŭ li estis neaŭskultita profeto, kiu, poste, sin turnis al asketa vivo. La malapero de ambaŭ min lasis neŭtrala; kaj ĝi estis kvazaŭa universala deklaro ke, por ni, ĉi tie, ne estas espero. Kaj ĉi tiu estas loko de perforto kaj de defalo, kiel ĉiuj scias. Temas pri pesimismo, kiu distranĉas vivradikojn kaj kontraŭ kiu jen mi ankoraŭ batalanta. Kelkfoje,alveninte ĝis la dubo pri la pasintaj kontroloj, mi reiras frapi ĉe la pordo de Alenjo. Kaj mi ĉiam trovas nekomprenebla la fakton, ke neniu memoras ŝin, kiel al mi estas ne akceptebla la fakto, ke tio donas al mi la saman malesperon.
Mi volus povi diri: Bosko Nedelkoviĉ neniam forlasis nin, aŭ, en la plej malbona okazo, li revenis tien.
Mi volus povi sekvi la spurojn de lia identeco kaj de lia instruado. Se iu el vi estus koninta Bosko-n aŭ Alenjo-n, aŭ estus aŭdinta priparoli ilin, tiu bonvolu ne plu silenti pri tio al mi. Kaj kiu ankoraŭ gardus eĉ ununuran frazon kiu povus esti atribuebla al ili, tiu bonvolu kundividi ĝin kun mi.
samideano@hotmail.it

Bezonanta laciĝi, Samideano foriras en la vento, en sensuna lumo; la kolera pinarbaro ululas kaj fajfas, la cedanta vestaĵo flirtas; neniu birdo videblas; kartuziana kato rigardas de malantaŭ turmentita herbotufo, kvazaŭ ŝteliste per siaj makulitaj kaj malhelflavaj okuloj. La naturo estas ekstera, malkvieta kaj mistera; ĉiu kompreno fariĝas malfacila., Dum li transpasas la montetojn, al la maldika kaj senkarna viro ŝajnas, ke lia konscio vagas kiel glisilo, kiu ne ekvidas alteriĝon, kaj kiu cirkaŭflugas super la kredeblaĵo kaj la absurdaĵo, super la dramo taksita kiel ludo. Kion oni faru per tiom da respondoj, kaj kompatvekaj kaj senkompataj? Temis pri venenaj veroj, blasfemaj mensogoj, kaj senkuraĝiĝaj mesaĝoj.
Sube, la rando de la insulo griziĝinta estas markita per blankaj penikstrekoj; supre la horizonto alrigardas la nekompreneblan nordon, fermitan per ostra bordo; trans la maro, pulsas aŭ estingiĝas la forlasita vivo; nefidindaj personoj laboras por malplenigi al li la koron. La lasta skurĝobato de duonmalseketa sablo sur lian vizaĝon kaj tuj la silento; poste alvenas la muĝado de la tondroj de trans tiu limo de la marvasto, kiu disigas la pasintecon, Eŭropon kaj la mondon; estas flagroj poste ankoraŭ alvenas murmuradoj, maltrankvilaj pensoj atendante la pluvon. Malvarmaj, silentemaj, malgrandaj, malpezaj estas la gutoj; ĉeestas kvieta angoro, malpreciza kaj muta, temas pri antaŭanonco de nehaltigeblaj pluvriveretoj; la senkapitulaca destino furiozas.
Li ne laciĝis, li nur sin banis. La kameno nun voras la ŝtipojn per varmaj flamoj; la viro frapas sur la klavaron; la printilo elĵetas paperfoliojn; li ilin prenas kaj legetas starante, li sidiĝas sur la sofo antaŭ la fajro; li legas malĝoje.

LIBROVENDEJO EN STRATO RIGA

Je la naŭa matene akurate la fera rulkurteno de la antikvaĵa librovendejo en Strato Riga bruege leviĝas.
Kiel ĉiutage la maljuna mastro, Sinjoro Gustav Keler, algluas al la vitro la karteton kun la skribaĵo “malfermita”, antaŭ ol sin okupi pri la preparo de la montrofenestro.
La librejo vendas maloftajn kaj malnovajn eldonaĵojn, kiuj estas precipe adresitaj al malvasta klientaro da kolektistoj. La porokazaj aĉetintoj malofte eniras tien, por ion serĉi scivoleme.
La juna helplaboristo estas okupita senpolvigi la librobretojn kaj de tempo al tempo li eligas spirblovon kiu similas la siblon de serpento. Li moviĝas je miriga rapido.
«Evan», krias Sinjoro Keler, «ĉu vi pretigis la pakaĵon, kiun ni devas forsendi al la advokato?».
La junulo sin turnas kaj kruela fulmobrilo fajrigas lian rigardon.
«Gustav, vi min maltrankviligas. Pri tio ni parolis hieraŭ vespere kaj mi ŝajne rememoras, pli ĝuste, mi certas, ke mi diris al vi, ke mi persone ĝin liveris.»
«Mi volis nur certiĝi ke mi tion bone komprenis. Ĉiukaze mi konsilas al vi neniam plu respondi al mi tiamaniere.»
La librovendisto demetas la okulvitrojn, ilin remetas en ilian ujon kaj per eksterordinara salto, preskaŭ ne ebla al tia aĝulo, li alproksimiĝas al la knabo.
«Atentu, Evan», rediras Gustav «mi povus penti, ke mi vin elektis kiel helpanton kaj maldungi vin. Mi havas ankoraŭ multan tempon antaŭ ol mi finos mian laboron, kaj vi devos ankoraŭ obei al mi dum longa tempo»
Evan sin klinas artikulaciinte nekompreneblajn frazojn.
La sonorado de la sonorilo alkroĉita al la enirpordo de la librovendejo avertas ilin, ke iu eniriris la butikon.
Maljunulo direktiĝas al la mezo de la ĉambro, li estas alta super la meza nivelo kaj elegante vestita.
«Bonan tagon. Ĉu mi rajtus paroli kun la mastro?» li diras, sin adresante al ambaŭ viroj.
«La mastro estas mi» respondas Gustav sin prezentante. «Kiumaniere mi povas vin helpi?»
«Mi estas serĉanta libron tre maloftan, verŝajne ĝi estas eĉ ne trovebla, ĝi temas pri la mistero de la rondo de la anĝeloj. Mi faris kelkajn esplorojn kaj mi scias, ke iun latinan tradukon – verkitan de la monaĥo Belarmino – aĉetis antaŭ multaj jaroj librovendisto de tiu ĉi urbo. Vi estas mia lasta espero, ĉar la aliaj du vendistoj, al kiuj mi turnis min, diris al mi, ke mi min turnu aliloken.»
Gustav kaj Evan alproksimiĝas al la viro kaj iliaj okuloj ŝajne ne vidas.
«Mi povus havigi al vi, sinjoro, la libron, kiun vi serĉas, sed antaŭe necesas, ke mi sciu, kial vi interesiĝas pri tiu temo».
«Ĉu vere vi… sed tio estas mirindaĵo!» la viro ekscitita plenĝojas.
«Vi ne respondis al mia demando» rediras Gustav.
«Pro la Povo, kiu estas kunligita kun ĝi. Kiam mi eksciis pri la ekzisto de tiu ĉi antikva manuskripto, mi promesis al mi mem, ke mi estos trovinta ĝin koste de mono kaj tempo. Bonvolu diri al mi, ĉu vi havas la verkon tie ĉi?»
Gustav, respondinte eĉ ne vorton, prenas la ŝlosilon, kiun li gardas pendigitan ĉe sia kolo kaj malfermas etan kartaron. Liaj longaj kaj ostecaj fingroj glitkuras rapide sur la flaviĝintaj kartetoj, kiuj tie estas garditaj. Kiam li haltigas la serĉadon, li eltiras unu el ili kaj ĝin montras al la kliento.
«Jes ĝi estas tio, kion mi estas serĉanta. Kie troviĝas la verko?»
«Ekde longa tempo mi vendas maloftaĵojn, zorgante certigi min, ke tio, kion mi vendas iras en la ĝustajn manojn. Estas mi, kiu decidas, se kaj kiam doni libron kaj, kredu al mi laŭ mia vorto, neniam temas pri mono.
La afero povos ŝajni al vi stranga kaj ĝena sed mia ŝato por la libroj ne povas esti komprenata de ĉiu ajn. Fidu je mi kaj vi atingos kion vi volas.»
Evan silenta spektas la konversacion okazanta inter la du viroj dum siblo akompanas lian malican ridon.
«Mi bezonas scii, ĉu vi ĝin vendos al mi aŭ ne. Bonvolu konsideri, ke mi povas pagi ĉian ajn sumon.»
«Sinjoro, Vi devos plenigi formularon kaj respondi al iuj demandoj antaŭ ol mi decidos. Bonvolu sidiĝi.»
Gustav ŝajnas esti pli senpacienca ol la kliento.
«Kiel vi nomiĝas?» demandas Evan skribopreta.
«Bosko Nedelkoviĉ.»
Evan kaj Gustav restas senmovaj kaj fantoma, tuja silento falas tien.
«Bosko Nedelkoviĉ, kiom aĝa vi estas?» demandas Evan per orelagaca voĉo.
«Sepdekdu-jara.»
«Ĉu vi jam vizitis mian librovendejon, sinjoro Nedelkoviĉ?» demandas Gustav, dum li rigardas la viron fikse en la okulojn.
«Jes, sed tiam mi aĉetis nenion. La afero ne finiĝis pozitive.»
La ombro de Gustav longiĝas sur la muro, akirinte strangajn minacajn formojn.
«Do, vi estas la sama viro kiu jam antaŭ multaj jaroj vizitis mian librovendejon. Mi estas maljuniĝinta, aliel mi rekonus vin.»
«Jes, estas mi, sed ĉifoje mi volas tute plenumi la negocon.»
Gustav sin turnas al Evan kaj adresas al li misteran mansignon.
«Bonvolu sidiĝi tie kaj atendi min dum momenteto» trude ordonas la librovendisto. «Mi devas kontroli iun aferon kaj mi poste revenos al vi.»
Bosko Nedelkoviĉ sidiĝas sopirĝemante. Li frostas, sed li ne intencas plendi.
En la malantaŭo de la librovendejo troviĝas ĉambro, kies muroj estas farbitaj per nigra koloro. En la mezo de la ĉambro ŝego el marketrita ligno tronas soleca.
Gustav sidiĝas kaj la helpanto ekkaŭras ĉe liaj piedoj.
«Hodiaŭ ni havos la animon de Nedelkoviĉ, mia kara Evan, ĉar ĉifoje mi ne lasos lin foriri.» «Vere, por ĝin havi… mi pretas lasi al vi mian postenon antaŭ ol kiam estas fiksite.»
Evan restas aŭskultanta siblanta sonplene. Li volus rekonfirmi, ke, se la homoj malkovrus la sekreton, por ili ambaŭ ĉio finiĝos.
Male li silentas.
Ekde antaŭ multaj jaroj li atendas tiun momenton kaj, versajne, lia periodo de metilernado baldaŭ finiĝos.
Pri tio konscias ankaŭ Gustav, kiel li ankaŭ konscias, ke li ne povas permesi al si lasi foriri el la librovendejo Bosko-n Nedelkoviĉ.
«Ha, ĉifoje mi ne lasos min kuntreni en la babiladojn de tiu viro, iu, kiu kredas je la plena libereco, kaj kiu pro tio eĉ kelkfoje krimas, mi ne min lasos kuntreni en lian senton pri libereco kiu infektas tiujn kiuj aŭskultas lin. Mi kunportos lin kun mi kaj lin tenos tiel alpremita al la muro, ke li ne povos forfuĝi. Tie, kien ni iros, neniu estos inklina apogi liajn kapricajn ideojn kaj eĉ ne eniri filozofiajn kompromisojn. Li vagos, komdamnita silenti. Pro tio li revenis!»
Evan aŭskultis la korelverŝon sed ne interrompis ĝin.
«Vi devos peni sen mi, kara Gustav,» diras Evan malice. «Ĉifoje nur unu el ni povos resti ĉi tie kaj mi opinias, ke por vi jam alvenis la fino. Mi kalkuladis kaj ni preskaŭ alvenis al la fino» . Ankoraŭ unu siblon li faris.
La librovendisto leviĝas kaj abrupte li suprenlevas la junulon per ununura mano. Lia forto estas eksterordinara. Evan frapas la kapon al la plafono, dum Gustav restas por rigardi gaje lian flugadon.

 

Respondi